Aŭstrio kaj Svedio fermis siajn lastajn karboelektrejojn

La lasta karboelektrejo en Svedio en Hjorthagen, Stokholmo. © Warp Institute

Du jaroj pli frue ol la plano, Svedio fermis sian lastan karboelektrejon je 16 aprilo. La sekvanta tago Aŭstrio fermis sian. Antaŭ 40 jaroj Stokholmo estis tute dependa de fosilaj brulaĵoj por sia elektra bezono. Laŭ la elektra firmao Stockholm Exergi, ĉi tiu signifas ke Stokholmo duonigis sian ellason de forcejaj gasoj produktitaj de elektrejoj.

Svedio estas la dua kaj Aŭstrio la tria lando en Eŭropo kiuj ne plu havas karboelektrejon. La unua estas Belgio, kiu fermis sian lastan je 2016. (Fonto: Warp Institute)

Duoble da elefantoj en Kenjo

© Warp Institute

Pro sukceso de batalo kontraŭ ŝtelĉasado, la nombro de elefantoj en Kenjo kreskiĝis de 16000 antaŭ 30 jaroj al 34.800 ĉi-jare.

Kenjo ankaŭ pagas al la popolo por damaĝoj kaŭzitaj de elefantoj, kaj pro ĝi homoj estas malpli malamikemaj kontraŭ la bestoj. La lasta kialo estas ĉar la registaro konstruis pasejojn por la elefantoj, do ili ne plu devas eniri al loĝlokoj de homoj por iri al siaj kampoj. (Fonto: Warp Institute)

Saĝtelefonoj povas averti kontraŭ tertremoj

Foto de Terje Sollie el Pexels

Google evoluigis novan algoritmon kiu povas, pere de milionoj da ordinaraj androjdaj saĝtelefonoj, detekti tertremojn kaj interaverti kontraŭ ilin.

La servo uzos la akcelerometron ene en la telefonon por detekti tremojn. Poste ĝi analizas datumojn de ĉiuj la saĝtelefonoj kiuj uzas la servon por konkludi ĉu la tremoj estas pro movadoj aŭ tertremoj. Se estas tertremo, averto estos sendita al la uzantoj, pluraj sekundoj antaŭ ĝi komencas.

Sed tiuj pluraj sekundoj povas esti la diferenco inter vivo kaj morto. Pro tiu ĉi tiu servo supozas savi multe da personoj kiam ĝi estas finita. (Fonto: Warp Institute)

Fuzia reakciujo ekkonstruita

© Warp Institute

La konstruado de la ITER fuzia reakciujo estas komencita en suda Francio. Male fisia reacio, fuzia ne produktas radioaktivan rubon kaj nuklea fandado ne povas okazi. Se sukcesos, tia reakciujo povas solvi la tutmondan energian mankon, kaj eble eĉ la klimatan krizon.

ITER estas la rezulto de kunlaborado de 35 landoj. Konstruado komencis en 2010, sed estas nun la reakciujo mem estas ekkonstruata. La elektrejo inaŭguros je 2025.

Ĉi tiu reakciujo estas la unua kiu povas produkti dekoble la energion ol ĝi mem bezonas por sia reakcio. (Fonto: Warp Institute)

Poliomjelito en Afriko ekstermita

© George Osodi / TT / NTB Scanpix

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) proklamis hodiaŭ ke poliomjelito oficiale estas konsiderata kiel ekstermita en Afriko.

Tiu estas post 30 jaroj de vakcinadaj programoj.

Reprezentantoj de MOS diras ke ĉi tiu estas grandega mejloŝtono kaj pruvas ke ekstermi malsanon estas farebla. Tamen, foje estis bataloj kontraŭ rezistoj kaj falsinformoj. (Fonto: Omni)