Aŭstrio kaj Svedio fermis siajn lastajn karboelektrejojn

La lasta karboelektrejo en Svedio en Hjorthagen, Stokholmo. © Warp Institute

Du jaroj pli frue ol la plano, Svedio fermis sian lastan karboelektrejon je 16 aprilo. La sekvanta tago Aŭstrio fermis sian. Antaŭ 40 jaroj Stokholmo estis tute dependa de fosilaj brulaĵoj por sia elektra bezono. Laŭ la elektra firmao Stockholm Exergi, ĉi tiu signifas ke Stokholmo duonigis sian ellason de forcejaj gasoj produktitaj de elektrejoj.

Svedio estas la dua kaj Aŭstrio la tria lando en Eŭropo kiuj ne plu havas karboelektrejon. La unua estas Belgio, kiu fermis sian lastan je 2016. (Fonto: Warp Institute)