Kvar aziaj landoj ĉesas konstrui karbajn elektrejojn

Foto de Flickr el Pexels

Indonezio, Vjetnamio, Bangladeŝo kaj la Filipinoj decidis ke ĉesu konstrui karbajn elektrejojn, kiuj produktus entute 45 gigavatojn. Tiu egalas ĉirkaŭ la kvarono de la karba elektra kapablo en Germanio.

La kialo ne estas precipe pro zorgo pri la medio, aŭ malbezono de pli da energio (tiuj landoj tre bezonas pli da energio), sed ekonomio. Karbaj elektrejoj estas nun konsiderata kiel riskaj investoj laŭ bankoj, kiuj nun preferas investi en renoviĝantaj energioj; nuntempe la plejofte pli profiteblaj alternativoj.

Tial Bangladeŝo decidis ĉesi konstrui 29 karbajn elektrejojn (kaj konstruos nur tri). Vjetnamio decidis ĉesigi konstruadon de sep, kaj planoj por ses novaj karbaj elektrejoj estas nun haltigitaj. En la Filipinoj la politikistoj decidis ke tute ĉesigu konstruadon de karbaj elektrejoj. Anstataŭe, renoviĝantaj energioj estas taksata kiel rapide kreskonta alternativo. Ekzemple la Filipinoj taksas ke ekzistos sunpaneloj por 35% de sia elektra bezono je 2030.

Nuntempe estas planoj por karbaj elektrejoj kontraŭ 600 miliardoj doloroj tutmonde, kiuj riskas esti malprofiteblaj eĉ antaŭ ili estas konstruitaj. (Fonto: Warp News)