Poliomjelito en Afriko ekstermita

© George Osodi / TT / NTB Scanpix

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) proklamis hodiaŭ ke poliomjelito oficiale estas konsiderata kiel ekstermita en Afriko.

Tiu estas post 30 jaroj de vakcinadaj programoj.

Reprezentantoj de MOS diras ke ĉi tiu estas grandega mejloŝtono kaj pruvas ke ekstermi malsanon estas farebla. Tamen, foje estis bataloj kontraŭ rezistoj kaj falsinformoj. (Fonto: Omni)