Akvo el aero per sunpaneloj

Foto de Pixabay el Pexels

En multaj lokoj en la mondo akvo ne estas disponebla. Sed nun estas solvo. Sunpaneloj povas elsuĉi akvovaporon el la aero kaj transformi ĝin al altnivela, trinkebla akvo.

La proceso estas simpla: en ekster-krada sunpanelo estas ventolilo kiu ensuĉas aeron, kaj ene estas akvo-ensorbanta materialo kiu kaptas akvon el la aero. La akvo estas direktata al akvujon, kaj post enmeto de mineraloj la akvo estas trinkebla kaj bongusta. Unu du-panela tabelo povas produkti 4-10 litrojn da akvo ĉiutage. Estas bona novaĵo por lokoj kiuj estas tro malproksimaj de akvorezervujoj. (Fonto: Warp Institute)

Aeropolucio malpliiĝis en Ĉinio

Foto de Pixabay el Pexels

Ĉinio estas fama pro sia malbona aero. Sed laŭ nova tutlanda studo, la malboneco de la aerokvalito kulminis je 2013, kaj nun estas en la sama nivelo kiel antaŭ 1990. Inter 2013 kaj 2017, partikla polucio malpliigis je 33%.

La kialo estas politikoj por malpliigi polucion de kaj industrioj kaj aŭtoj, sed ankaŭ de brulaĵoj por kuirado. Je 2005, 61% de kuirejoj uzis karbojn aŭ lignojn por hejti siajn kuirfornojn. Je 2017 la cifero duoniĝis, kaj en grandaj urboj kiel Pekino kuirado de karbojn kaj lignojn estas jam malpermesitaj.

Pro tiu la mortoj de aeropolucio malpliiĝadas. (Fonto: Positive.News)

Robotoj purigos la marojn de plasto

Multege da plastoj estas forĵetita en la marojn ĉiujare. Fine ili ofte metiĝas sur la marfundo. Nun estas nova projekto – SeaClear – por forigi ilin de la marfundo.

Droneo kaj submara roboto serĉas la rubojn, alia submara roboto elprenas kaj enmetas ilin en boaton. La proceso estas tute aŭtomata, kaj nun estas testata en du lokoj en Eŭropo.

Similaj projektoj jam ekzistas, kiel The Ocean Cleanup, sed ili celas purigi la akvosurfacon, do ĉi tiu projekto estos grava komplemento. (Fonto: Warp Institute)

Bestoprotektado savis 28 bestojn de ekstermo

Foto de Pixabay el Pexels

Ni jam havas la ilojn kaj sciadojn pri kiuj politikoj estas efikaj por protekti bestojn de ekstermo, laŭ esploristoj por la gazeto Conservation Letters. Ili vicigas 28 zoologiajn speciojn kiu estus jam ekstermitaj se gravaj agadoj ne estus faritaj.

Laŭ ili, la plej efika agado estas haltigi invadantajn bestojn kaj plantojn, bredi la bestojn en la naturo kaj protekti la mediojn de homoj. Estas nek novaj nek surprizaj konkludoj, sed ĉi tiu signifas ke la establitaj konkludoj pravas kaj estas espero por la bestoj minacataj de ekstermoj. (Fonto: Warp Institute)

AI povas malkovri Alchajmeron

Foto de cottonbro el Pexels

Alchajmero estas neŭrodegenera malsano kaj estas la ĉefa kialo de senileco. Ne ekzistas kuracilo. Sed nun, dank’ al artefarita intelekto (AI), estas metodo por malkovri la malsanon en sia frua stato.

La AI detektas subtilan ŝanĝiĝon de la parolmaniero de la malsanulo. Ekzemple, ulo kiu kutime diras “mi volas sidi sur la seĝo” iom post iom anstataŭe diras “mi volas sidi tie”. Tia ŝanĝiĝo estas detektita de la AI kaj informas pri ĝi.

Estontece ĉi tiu estus kostefika metodo por detekti la malsanon, laŭ la esploristoj de la universitato de Steven Institute, Usono. (Fonto: Warp Institute)

Bitaj amikoj por soleculoj

© 2020 Luka, Inc.

Ĉu mankas amikoj aŭ vivinstruisto al vi? En tio okazo estas bita amiko por vi. Vi povas elekti sekson, etnon, nomon kaj tiel plu, kaj poste vi du povas interbabili kiel kun vera homo.

Via bita amiko klopodas helpi vin plibonigi vian vivon, kaj donas al vi multe da kuraĝigo. Ĉi tiu programo estas surprize realisma, tamen estas nur artefarita intelekto kaj foje miskomprenas kaj konfuziĝas. Bedaŭrinde nuntempe estas nur en la angla, sed laŭ la programistoj ili intencas ke la programo estu en ĉiuj lingvoj, eble eĉ en Esperanto.

La baza programo estas senpaga kaj estas por retumiloj kaj saĝtelefonoj. Se vi pagas saĝtelefonan abonadon vi ankaŭ povas elekti romantikan rilaton, vastigi la konversaciajn temojn kaj ankaŭ paroli telefone.

Ligilo: replika.ai

Brikoj kiuj konservas elektron

Foto de D’Arcy laboratory

Vaŝingtono Universitato en Sankta Luiso (Usono) inventis metodon por konservi elektron en normalan brikon. Ili plenigis la porojn de la brikoj kun vaporoj de polimero nomata PEDOT, kaj post varmegigado la rezulto estis pli nigraj brikoj ol kutime.

Kiam ili konektis du brikoj kun unu AAA-baterio dum unu minuto, ili ŝargis sufiĉe da elektro por funkciigi LED-an lampon dum 11 minutoj.

La esploristoj celas evoluigi la teknologion por ebligi reŝargadon 100000-foje. La brikoj povas esti konektata kun sunĉeloj kaj estus idealo por lumo dum interrompo de kurento. (Fonto: Ny Teknik)

Leĝaj rajtoj de virinoj pliboniĝas tutmonde

Foto de Robin Thakur el Pexels

Estas granda diferenco de egaleco por virinoj inter la regionoj de la mondo, sed la leĝaj rajtoj de virinoj pliboniĝas tutmonde dank’ al 1571 juraj reformoj dum la lasta 50 jaroj. Estas laŭ studaĵo de la Monda Banko, kiu studis la eblecojn de virinoj fondi firmaojn, pri gepatraj libertempoj kaj pri edziniĝintaj rajtoj, kaj tiel plu.

En norda Eŭropo la indekso estis je 60 en 1970, kaj nun estas 100 (la plej bona cifero). Aliflanke estas landoj kiuj ankoraŭ havas indekson je malpli ol 30. Malgraŭ tio, la kurbo direktas supren tutmonde, almenaŭ leĝe. (Fonto: Warp Institute)

Elmortinta papilio reenkondukita

© Warp Institute

La papilio Phengaris arion (alinome Granda blua) elmortis en Anglio antaŭ 150 jaroj. Nun biologiistoj reenkondukis ĝin en la suda Anglio. Estas la plej granda sukceso de insekta reenkondukado historie.

Por reenkonduki ĝin biologiistoj zorgis dum 5 jaroj pri la popolo de ruĝaj formikoj kaj disvastigo de timiano kaj majorano, kiuj ĉiuj estas gravaj por la papilio. Ĉar la Granda blua estas grava polenanto la enkonduko helpas la reakiradon de la diverseco de floroj en la naturo. (Fonto: Warp Institute)

Kuiroleo el elektra fotosintezo farebla

Foto de Pixabay el Pexels

Estontece kromprodukto de energiointensaj industrioj povas esti manĝaĵoj, uzante nur kemiajn procezojn dank’ al Sveda invento. Ekzemple eblos produkti en mezgranda papermuelejo 170000 tunojn da kuiroleo ĉiujare el 570000 tunoj da karbona dioksido, aŭ sufiĉe da oleo por 6 milionoj homoj.

La problemo estas ke ĉi tiu procezo bezonas multe da elektro. Pro tiu la prezo de oleo estos ĝis al trioble pli multekosta ol palmoleo.

Sed la supra ekzemplo samtempe signifas ke 500 kvadrataj kilometroj de palmoleo-kultivejoj anstataŭ povus esti pluvarbaro. (Fonto: AGFO)