Duoble da elefantoj en Kenjo

© Warp Institute

Pro sukceso de batalo kontraŭ ŝtelĉasado, la nombro de elefantoj en Kenjo kreskiĝis de 16000 antaŭ 30 jaroj al 34.800 ĉi-jare.

Kenjo ankaŭ pagas al la popolo por damaĝoj kaŭzitaj de elefantoj, kaj pro ĝi homoj estas malpli malamikemaj kontraŭ la bestoj. La lasta kialo estas ĉar la registaro konstruis pasejojn por la elefantoj, do ili ne plu devas eniri al loĝlokoj de homoj por iri al siaj kampoj. (Fonto: Warp Institute)