Nova instalaĵo transformas karbonan dioksidon el aero al ŝtono

Foto de Pixabay el Pexels

En Islando, nova instalaĵo nome Orka (“energio” en la islanda) transformas karbonan dioksidon el la aero al ŝtono. Ĉiujare ĝi povas transformi 4000 tonojn da karbona dioksido, kiu estas tiom, kiom 870 aŭtoj eligas ĉiujare.

La instalaĵo ensuĉas aeron en grandan ujon, ĝis kiam la ena filtrilo estas plenigita. Poste, la temperaturo estas altigita por liberigi la karbonan dioksidon ene en ĝi kiel koncentrigitan gason. La gaso estas poste enigata je 1000 metroj subteren en bazalton, kie ĝi malmoliĝas al ŝtono.

La metodo ne estas sufiĉe efika por sole nuligi la tutmondan eliĝon de karbona dioksido, eĉ se pli da instalaĵoj ekzistus, sed ĝi tamen faras realan diferencon. (Fonto: Warp News)