Hepatito C baldaŭ ekstermota en 13 landoj

Foto de CDC el Pexels

Hepatito C estas viruso kiu grave lezas la hepaton. Ne ekzistas vakcino kaj medikamento estas tre multekosta. Plejparte de malsanuloj malkovras ĝin nur kiam jam estas tro malfrue por esti resanigota. La malsano mortigas 400000 homojn ĉiujare.

Ĉiuj landon de la mondo proklamis ke malpliigu novajn infektitajn homojn de Hepatito C je 90% kaj la mortemo je 65% ĝis 2030.

Kvankam la plejparto de la landoj ne ŝajnas atingi tiun celon – plejparte pro manko de agovolo – 13 landoj tamen sukcesos: Islando, Hispanio, Svedio, Francio, Svisio, Britio, Japanio, Aŭstralio, Italio, Kanado kaj Germanio. Eble ankaŭ Kartvelio kaj Egiptio sukcesos. Tiu signifas ke la malsano estos ekstermita en tiuj landoj.

La ĉi-jaraj ricevintoj de la Nobel-premio de medicino: Harvey Alter, Michael Houghton kaj Charles Rice, ricevis ĝin pro sia eltrovado de la Hepatito C viruso je 1989. Laŭ ili, vakcinon bezonas por fine ekstermi la malsanon tutmonde. (Fonto: SVT)

Aerokvalito en Eŭropo tre boniĝis en 10 jaroj

Foto de Pixabay el Pexels

Aeropolucio estas grava problemo tutmonde, aparte en grandaj urboj. En Eŭropo, ĉiujare ĉirkaŭ 400000 homoj mortas antaŭtempe pro ĝi. Sed dum 10 jaroj la aerokvalito pliboniĝis en la plejparto de Eŭropo, laŭ European Environment Agency, EEA (Eŭropa Vivmedia Agentejo, EVA). Aparte la nivelo de la danĝera nitrogena dioksido (NO2) malaltiĝis de 54%. Pro tiu 60000 eŭropanoj estas konsiderita kiel savita de antaŭmorto pro aeropolucio.

Estonio, Finnlando, Islando kaj Irlando havas la plej puran aeron kaj estas sub la maksimuma rekomendita nivelo de koncentriĝo de poluciaj partikloj, starigita de la Monda Organizaĵo pri Sano (World Health Organization).

Ses landoj; Bulgario, Kroatio, Ĉeĥio, Italio, Pollando kaj Rumanio ne plenumas la pli malrigoran nivelon de EU.

Estas bona novaĵo, sed ĝi ne sufiĉas por EU, kiu kreis planon por forigi ĉiun aeropolucion. (Fonto: Warp Institute)

Farbo povas malvarmigi surfacon

Foto de Malte Luk el Pexels

Esploristoj de Perdue Universitato, Usono, evoluigis blankan farbon kiuj povas reflekti 95,5% de sunradioj. Pro tiu, surfaco pentrita de ĉi tiu farbo estas pli malvarma ol la ĉirkaŭa aero; inter 10 kaj 1,7 gradoj celsiaj pli malvarma. Energie, ĝi signifas 37 vatoj/m2 de peraera malvarmigo, laŭ la esploristoj.

La farbo povis esti uzita ekz. sur kaj 5G mastoj kaj sur ordinaraj domoj, kaj maligus la energian bezonon por malvarmigi ilin kaj sekve, kostojn. Aparte ĉar la farbo povos esti pli malmultekosta ol ordinara farbo. (Fonto: Warp Institute)

Trezorejo de koraloj konstruota en Aŭstralio

Foto de Flickr el Pexels

Por savi sian koralrifon de ebla ekstermado, la senprofita organizo Heredaĵo de Granda Barilrifo (Great Barrier Reef Legacy) en Aŭstralio konstruos “juĝtagan trezorejon”. Tiu similas kun la Tutmonda semkripto en Svalbard, tamen ne estas por semoj sed koraloj.

La trezorejo estos grandega bunkro, kiu povas rezisti io ajn naturkatastrofo. Ene, 7000 m2 de akvarioj protektos 800 specojn de koraloj. Ĉar koraloj povas vivi dum miloj da jaroj, eĉ se la naturaj koralrifoj iam mortos, oni facile povas atendi por pli favoran cirkonstancon antaŭ ol replanti la koralojn en la naturon.

Por pagi ĉion, la organizo intencas igi la trezorejon al turisma loko. Ĝi malfermiĝos je 2025, laŭ la plano. (Fonto: Warp Institute)

90% de infanoj iras al lernejo

Ĉiu lerneja tago, pli ol unu miliardo da infanoj iras al lernejo tutmonde. Tiu signifas ke 90% de la tutmondaj infanoj enskribiĝas en lernejoj. Antaŭ 50 jaroj la nombro estis 72%, laŭ la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). Tiu inkluzivas infanejojn, elementajn lernejojn kaj mezlernejojn.

Estantaj problemoj estas ke iuj regionoj havas tiom da infanoj ke la situacio estos tro multekosta por ili baldaŭ, kaj jam mankas sufiĉe da edukitaj instruistoj kaj pedagogiaj materialoj. Manko de higieno kaj manĝaĵo por la infanoj estas aliaj problemoj. Pro tiuj problemoj UNICEF intencas labori pli intense por solvi ilin. (Fonto: Warp Institute)

Infana morteco rekorde malalte

Foto de Pixabay el Pexels

Inter 30 jaroj la monda infana morteco pli ol duoniĝis, de 9,3% je 1990 al 3,8% je 2020, laŭ la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF). Tiu estas rekordo, kaj la plejparto de la malaltiĝo okazis en malriĉaj landoj. Ekzemple en Barato, 24,2% mortis je 1960. Je 2019 estis 3,94%. En la riĉa lando Svedio la nombro estis nur 1,96% je 1960 kaj 0,28% je 2019, laŭ Our World in Data (Nia Mondo en Datumoj).

Infana morteco estas pri infanoj kiuj mortas antaŭ ili fariĝas 5-jaraĝaj. Infaneta morteco estas pri infanoj kiuj mortas antaŭ ili fariĝas 1-jaraĝa.

Tamen, monda infana morteco de 3,8% signifas ke 14000 ankoraŭ ne 5-jariĝaj infanoj mortas ĉiutage. (Fonto: Warp Institute)

Ellaso de CO₂ en Usono malpliiĝas

Foto de Pixabay el Pexels

Inter 1990 kaj 2007 la ellaso de CO₂ (Karbona dioksido) pliiĝis ĉiujare po 1% en la energia sekcio de Usono. Sed post tiam ĝi malpliiĝis averaĝe po 1,3% ĉiujare kaj en 2020 estas preskaŭ en la sama nivelo kiel 1990, laŭ U.S. Energy Information Administration (Usona Energia Informadministracio).

La kialo estas pliigo de uzado de renoviĝantaj kaj pli puraj energioj, kaj malpliigo de uzado de fosiliaj brulaĵoj. Karbaj elektrejoj pli ol duoniĝis post 2007 kaj nun 27% de la energio estas produktata de renoviĝantaj energiaj elektrejoj.

Pro la energia sekcio estas granda parto de la tuta ellaso de CO₂, ĉi tiu malpliiĝo signifas ke ankaŭ la tuta sumo de ellaso en Usono malpliiĝis. (Fonto: Warp Institute)

Supozita mara plasta polucio estis naturaj fibroj

Foto de Pixabay el Pexels

Mikroskopaj fibroj en la maroj estis supozitaj esti el plasto. La kialo estas ke oni supozis ke naturaj fibroj rapide disputriĝas kaj nur plastaj fibroj restas.

Sed kiam profesoro Peter Ryan de la universitato de Kaburbo, Sud-Afriko, testis ĉi tiun hipotezon li trovis ke nur 8% de la fibroj en 2000 maraj specimenoj de Atlantiko, Hinda Oceano kaj Suda Oceano estis el plasto. La ceteraj estis el naturaj fibroj. Duono de la fibroj estis el kotono, 12% estis el lano kaj malgranda parto el silko, kanabo kaj lino.

Ĉi tiu eltrovaĵo estas tre surprizita pro la fakto ke, nuntempe, du trionoj de la vestaĵoj estas produktitaj el sintezaj materialoj. Laŭ Peter Ryan, estas eble ke la trovitaj materialoj estis produktitaj kaj forigitaj je pasintaj dekjaroj kaj ili simple disputriĝas pli ol malrapide ol oni ĝis nun supozis. Sed ili certe disputriĝos iam, en diferenco de plasto. (Fonto: Warp Institute)

Aŭdaparato por po unu eŭro farebla

La kreinto de la aŭdaparata teknologio, Saad Bhamla. © Warp Institute

Saad Bhamla volis aĉeti aŭdaparatojn por siaj geavoj, sed ili estis tro multekostaj. 15 jaroj poste, li inventis teknologion por konstrui ĝin mem, eĉ tiom malmultekoste kiel po unu eŭro.

La desegnaĵo estas senpage elŝutebla, la partoj tutmonde disponeblaj, ne pli granda ol alumetskatolo kaj ne bezonas pli ol 30 minutojn por luti. Por unu aparato kostas ĉirkaŭ 20 eŭroj, sed se oni aĉetus la partojn en granda kvanto la kosto fariĝus multe pli malmultekosta: po unu eŭro.

Tutmonde estas ĉirkaŭ 230 milionoj da maljunuloj kun aŭdoperdoj, kaj plejmulte de ili nuntempe ne povas aĉeti aŭdaparatojn pro la alta prezo: inter 500 kaj 5000 eŭroj. (Fonto: Warp Institute)

Videoludoj estas bonaj por infanoj

Foto de JESHOOTS.com el Pexels

Videoludoj ofte estas konsiderata ke havas malbonan influon al infanoj. Sed laŭ nova studo de British National Literacy Trust (la Nacia Legoscieca Trusto de Britio) la fakto estas male.

Laŭ la studo, videoludoj helpas infanojn plifortigi siajn legopovojn kaj skribopovojn, siajn komunikopovojn kaj empatiopovojn kaj estas ĝenerale pozitivaj al la mensaj sanoj de infanoj.

Laŭ la sama studo knaboj profitas pli de videoludoj ol knabinoj, kaj nelegokutimaj infanoj profitas pli ol legokutimaj infanoj. (Fonto: Warp Institute)