Kvin bonaj mediaj novaĵoj de 2021

Imago de sunpaneloj sur kanaloj, de Solar Aquagrid

2021 prezentis multajn malbonajn novaĵojn, sed ankaŭ bonajn. Jen listo de kvin bonaj:

  1. Kanado ekuzas satelitojn por trovi kaj kontraŭbatali ŝipojn de ŝtelfiŝkaptistoj. Ŝtelfiŝkaptistoj malŝaltas siajn transpondilojn por fari sin maldetekteblaj, sed per satelitoj oni nun povas vidi ilin de la spaco.
  2. Eksperimento de ŝipoj kun funeloj montras ke ni povas, per sufiĉe da ŝiparoj, elimini ĉiujn flosantajn plastojn sur la maroj ĝis 2040.
  3. Per nova teknologio, ni nun povas instali sunpanelojn sur tero kaj rekte sube kulturi farmproduktojn, kaj tiel pliigi la efikecon de terouzado.
  4. Estas ekkomprenita, ke oni povas instali sunpanelojn super kanaloj en varmaj landoj por kaj produkti elektron kaj por malhelpi vaporiĝon, kaj tiel havi pli da akvo por kulturado.
  5. Sciencistoj eltrovis katalizan teknologion, kiu ebligas uzon de karbona dioksido kiel fuelon. Aviadiloj povos do kolekti kaj brulkonsumi karbonan dioksidon kiam ili flugas.

(Fonto: Warp News)

Nova instalaĵo transformas karbonan dioksidon el aero al ŝtono

Foto de Pixabay el Pexels

En Islando, nova instalaĵo nome Orka (“energio” en la islanda) transformas karbonan dioksidon el la aero al ŝtono. Ĉiujare ĝi povas transformi 4000 tonojn da karbona dioksido, kiu estas tiom, kiom 870 aŭtoj eligas ĉiujare.

La instalaĵo ensuĉas aeron en grandan ujon, ĝis kiam la ena filtrilo estas plenigita. Poste, la temperaturo estas altigita por liberigi la karbonan dioksidon ene en ĝi kiel koncentrigitan gason. La gaso estas poste enigata je 1000 metroj subteren en bazalton, kie ĝi malmoliĝas al ŝtono.

La metodo ne estas sufiĉe efika por sole nuligi la tutmondan eliĝon de karbona dioksido, eĉ se pli da instalaĵoj ekzistus, sed ĝi tamen faras realan diferencon. (Fonto: Warp News)

Kenja firmao faras brikojn el plastaj rubaĵoj

Foto de Nzambi Matee, la fondinto de la firmao Gjenge Makers, kies faritaj brikoj ŝi portas en siaj manoj.

Kenjo havas grandan problemon de plastaj rubaĵoj, pro manko de efika infrastrukturo por trakti ilin. Nzambi Matee miksas la plastajn rubaĵojn kun sablo, kaj tiel kreas brikon kiu estas pli forta ol cemento, kaj pli malmultekosta. La kialo estas ĉar ŝia firmao Gjenge Makers ricevas la materialojn pli-malpli senpage. Nuntempe la firmao faras 500-1000 novajn brikojn tage, uzante 500 kilogramojn da plastaj ruboj.

Tamen, Najrobio sole kreas 500 tonojn da novaj plastaj rubaĵoj ĉiutage, do estas multe da laboro kiu restas.

Gajninte premion de Young Champion of the Earth 2020 Africa (Junula Ĉampiono de la Tero 2020 Afriko), Nzambi diras ke plasto estas miskomprenita materialo, tre uzebla dum sia intencita uzado, kaj problemo nur kiam ĝi fariĝas rubaĵo. (Fonto: World Architechture)

Bankoj nun investas pli en renoviĝantaj energioj ol fosiliaj brulaĵoj

Tradicie bankoj estis ĝentilaj al firmaoj de la olea, karba kaj gasa industrioj. Ekzemple, je 2014 ili aprobis pruntojn de 862,3 miliardoj da dolaroj al iliaj industrioj. Samtempe la renoviĝantaj energiaj industrioj ricevis nur malpli ol 15-one de tiu sumo: 47,9 miliardojn.

Sed 7 jaroj poste, estas nun pli profitema ke investi en renoviĝantaj energioj (averaĝe 0,06% pli profitema ol en fosiliaj brulaĵoj), do tiu tendenco estas nun rompita. Ĉi-jare la bankoj investis 203,6 miliardojn da dolaroj en renoviĝantaj energio sed nur 189,2 en fosiliaj brulaĵaj industrioj; aŭ 4,5-obla malaltiĝo ol je 2014.

Parto de tiu evoluo estas eble pro malpli da bezono de fosiliaj brulaĵoj pro la pandemio, sed la evoluo de malpli da intereso pri investado al fosilaj brulaĵoj estas atendata ke ĝi daŭros. (Fonto: Warp News)

Irlando fermos sian lastan karban elektrejon

Foto de Moneypoint (el Wikipedia)

Moneypoint estas la lasta karba elektrejo en Irlando. Estas nun decidita ke fermu ĝin ĝis 2025. Tiu estas unu paŝo laŭ la irlanda plano por atingi karbonan neŭtralecon ĝis 2050. Anstataŭe, novaj elektrejoj de renovigebla energio estas planitaj, precipe flosigataj surmaraj ventoparkoj, por ke ne malhelpu la medion. Nova sistemo por optimumigi stabilan fluon de pura energio estas ankaŭ planita.

Laŭ prognozo, plurcentaj novaj laboroj estos kreita. (Fonto: Warp News)

Afrika ŝajnas atingi celon de ekstermo de malario

Antaŭ 20 jaroj, multaj landoj en Afriko subskribis la Deklaracion de Abuja, kiu promesis ke pliigu rimedojn por ekstermi malarion ĝis 2030. Laŭ la World malaria report 2020 (la raporto pri malario en la mondo 2020) de Monda Organizaĵo pri Sano (WHO), tutmonda mortokvanto pro malario falis 60% inter 2000 kaj 2019. Dum la sama periodo la kvanto falis preskaŭ 50% en Afriko, de 680,000 je 2000 al 384,000 je 2019. Ĉi tiu progreso estas danke al kunlaborado inter Afrikaj ŝtatoj, kaj ankaŭ inter Afrikaj ŝtatoj kaj internaciaj organizoj, kiuj helpas pagi por la programo.

En Zimbabvo kazoj de malario malaltiĝis je 79% inter 2004 kaj 2020. Ĝia celo estis ke ekstermi la malsanon en triono de siaj teritorioj ĝis 2020, kaj nun ĝi sukcesis en 20 de 64 distriktoj. Pro kulvualoj, disŝprucigado en hejmoj kaj pli bonaj rimedoj por diagnozi la malsanon, la kazoj de malario daŭre malatiĝas stabile kaj ŝajnas ke Afriko atingos la celon ke ekstermu malarion ĝis 2030. (Fonto: Warp News)

Kvar aziaj landoj ĉesas konstrui karbajn elektrejojn

Foto de Flickr el Pexels

Indonezio, Vjetnamio, Bangladeŝo kaj la Filipinoj decidis ke ĉesu konstrui karbajn elektrejojn, kiuj produktus entute 45 gigavatojn. Tiu egalas ĉirkaŭ la kvarono de la karba elektra kapablo en Germanio.

La kialo ne estas precipe pro zorgo pri la medio, aŭ malbezono de pli da energio (tiuj landoj tre bezonas pli da energio), sed ekonomio. Karbaj elektrejoj estas nun konsiderata kiel riskaj investoj laŭ bankoj, kiuj nun preferas investi en renoviĝantaj energioj; nuntempe la plejofte pli profiteblaj alternativoj.

Tial Bangladeŝo decidis ĉesi konstrui 29 karbajn elektrejojn (kaj konstruos nur tri). Vjetnamio decidis ĉesigi konstruadon de sep, kaj planoj por ses novaj karbaj elektrejoj estas nun haltigitaj. En la Filipinoj la politikistoj decidis ke tute ĉesigu konstruadon de karbaj elektrejoj. Anstataŭe, renoviĝantaj energioj estas taksata kiel rapide kreskonta alternativo. Ekzemple la Filipinoj taksas ke ekzistos sunpaneloj por 35% de sia elektra bezono je 2030.

Nuntempe estas planoj por karbaj elektrejoj kontraŭ 600 miliardoj doloroj tutmonde, kiuj riskas esti malprofiteblaj eĉ antaŭ ili estas konstruitaj. (Fonto: Warp News)

La prezo de sunenergio malpliiĝis 89% en 12 jaroj

Foto de Pixabay el Pexels

Our World in Data (Nia Mondo en Datumoj) publikigis statistikon pri la prezoj de la diversaj tipoj de energioj, kaj la plej interesa estas ke la prezo de sunenergio estas nur 40$ po megavata horo, aŭ 89% malpli la prezo je 2009 (359$).

Samtempe, la prezo de karba energio estas preskaŭ sama dum la sama periodo: 109$ kontraŭ 111$ je 2019. Tiu signifas ke la kosto de karba energio estas nun 2,5-oble la kosto de sunenergio.

Tiu estas kaj bona por la medio kaj bona por malriĉaj komunumoj, kiuj ĝis nun ne havis monon por elektro, karba aŭ sunenergia. (Fonto: Warp News)

La nombro de balenoj plimultiĝas

Foto de Rudolf Kirchner el Pexels

Kiam esploristoj kalkulis la nombron de bluaj balenoj ĉirkaŭ la insulo de Sud-Georgio, proksime al Antarkto, ili trovis 55 individuojn. Tiu estas mirinda nombro post 40 aŭ 50 jaroj dum oni ofte trovis nur unu aŭ du.

Balenoj estis malindulge ĉasitaj por ĝiaj korpaj oleoj, kaj ĝis la malpermeso de ĉasado je 1966 multegaj de ili estis jam mortigitaj. Post tiam estis jaroj en kiuj oni ne trovis eĉ unu individuon.

Ekde 1997 la nombro de bluaj balenoj ekplimultiĝis, eĉ se malrapide. Sed nun la tendeco ŝajnas esti ke ili plimultiĝas pli kaj pli rapide.

Tiu tendeco estas sama por ĉiuj balenaj specoj en la suda duonglobo, ekzemple ĝibaj balenoj. La nura escepto estas la antarkta akrapinta baleno, kies nombro ŝajne tre malplimultigis. (Fonto: BBC)